www.esperantosanvittore.it   -  SAN VITTORE DEL LAZIO (FROSINONE)

EVENTI

CHI SIAMO

L'ESPERANTO

SAN VITTORE DEL LAZIO

NOTIZIE STORICHE

COME RAGGIUNGERCI

CONTATTACI

VERSIONE IN ESPERANTO

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

75° CONGRESSO DI ESPERANTO

GROSSETO VOKAS VIN!

 Venu en la toskanan Maremon por partopreni en la 75a Itala Kongreso, kiu okazos en Grosseto, je dek du kilometroj de la Tirena Maro, de la 22a ĝis la 29a de aŭgusto! Vi ĝuos tre interesajn kongresajn aranĝojn kaj tre ĉarmajn lokojn ĉe la maro, la montetoj, la montaro!
La programo proponas la jenon:
 
     Inaŭguro, kun la festparolado de Sean O' Rian (funkciulo che la Eŭropa Unio); solena meso en la katedralo de Grosseto, kun kelkaj kantoj en esperanto; tri seminarioj, gvidotaj de Stano Marcek, redaktoro de UEA-revuo "Esperanto" (Informado pri esperanto), de François Bartsch, vicprezidanto de la Franca Esperanto-Federacio (Didaktiko), kaj de Claudio Imbrenda (Esperanto kaj informadiko); bazaj kaj progresigaj kursoj; koncerto de la koruso de Grosseto "Giacomo Puccini", kun kelkaj kantoj en esperanto; piedpilka ludado; koncertoj, tute en esperanto, de Gianfranco Molle kaj Piero Nissim; koncerto de la groseta ensemblo Whisky & Gessato, kun kelkaj kanzonoj en esperanto; kelkaj legaĝoj el literaturaj verkoj pri Maremo (Dante Alighieri, Giosue Carducci, Renato Fucini, Mario Pratesi, Corrado Alvaro, Guelfo Civinini, D.H. Lawrence, Carlo Cassola, ktp); prezento de romano de Luciano Bianciardi "La vita agra", esperantigita far Carlo Minnaja, kun la partopreno de la tradukinto kaj de Luciana Bianciardi, filino de la verkisto kaj posedantino de la eldonejo ExCogita de Milano; ekskurso de Castiglione della Pescaia al insuloj Giannutri kaj Giglio; aliaj ekskursoj, laŭvole,konsilitaj de la LKK (Monte Argentario, Massa Marittima, Monte Amiata, Pitigliano, Saturnia, Sovana, ktp).
 
     Renato Corsetti
 
     Por informoj:
grosseto2008@esperanto.it
     Informoj ankaux cxe:
http://italakongreso.esperantoitalia.it

     

 

 

 

 

 

 

 


www.esperantosanvittore.it  - www.prolocosanvittore.it - www.esperantoitalia.it - www.edizionieva.it -  www.adflexum.it

tutti i diritti riservati - 2008