Lokaj elektoj 2014

Okaze de la elektoj, nia loka grupo "Tri Steloj", proponas liberan ttt spacon al du listoj, kiuj povos sendi siajn materialojn por esti eldonitaj al nia retpaĝaro. Fakte estos aldonitaj al la ĉefa menuo aliaj du titoloj, "LISTA BILANCIA" kaj "UNITI PER SAN VITTORE". La dosiero devas enhavi simplajn regulojn: .jpg dosieroj por fotoj kaj .odt dosieroj por tekstoj. Kun plezuro, ni anoncas ke, dum la prikalkulado de voĉdonoj, ni montros la partajn rezultojn de la balotoj tre ofte, en la ordo de ĉirkaŭ kvin minutoj.

Ni informas ĉiujn ke, la antaŭa urbestro, kiu nun gvidas la liston "BILANCIA"-n, kune kun la tuta administrado, forte subtenis esperantajn  iniciatojn kaj ke, en la listo, ĉeestas la esperantisto Giuseppe Valente. Bonvolu sendi retmesaĝon (ni esperas ke, vi sendos favorajn retmesaĝojn...)  al nia grupo per Questo indirizzo email è protetto dagli spambots. E' necessario abilitare JavaScript per vederlo. kaj ni diskonigos ilin ĉe niaj retpaĝoj.